Tri Reĝoj kune alvenas al Betlehemo: ilin gvidas stelo, kaj ili scias, ke naskiĝis reĝo. Enirinte en la domon, ili adorkliniĝas antaŭ kelktaga Infano, kaj oferdonas al li la donacojn, kiuj agnoskas lian reĝecon, lian diecon kaj lian morton.
Ni sukcesas imagi ilian solecan forveturon, la renkontiĝon kaj la rekonon de komuna vojo; ilian interparolon pri si mem kaj pri la malfacila irado; la kreskantan amikecon, kaj la komunan senton, kaj la interdemandadon, kia estos, kaj kiu, kaj kion grandan faros ĉi tiu novnaskita reĝo, al kiu stelo havigas vojon kaj tapiŝon.
Estas al ni pli malfacile imagi kiel - estinte en Jerusalemo en la reĝa palaco, kie la pastroj kaj la skribistoj ripetadas parkere malnovajn profetaĵojn, sonojn de vortoj jam mutaj - ili alvenas al Betlehemo, al la domo kie ili trovas la Infanon kun Maria, lia Patrino. Iliaj okuloj sukcesas vidi tiun, kiu havigis konkretecon al ilia irado: infanon, kiu estas Dio-kun-ni, la Savanto, la bona paŝtisto kiu fordonos sian vivon por la savo de la homaro.
Kiel tio estis ebla? Ili vidis la malriĉecon de Betlehemo; la simplan loĝantaron, la paŝtistojn; junan familion en hejmo kun malmultaj aĵoj. Ili vidis infanon malgrandan, bezonantan ĉion. Meze de tiu realo, la Reĝoj kapablis levi la kapon kaj vidi la okulojn de Jesuo, kiu serĉadis iliajn okulojn.
Ili sentis sin rigardataj, re-konataj, konataj en iliaj plej altaj sopiroj, en ilia plej aŭdaca espero, en ilia esto de homoj kiuj akceptis ekvojaĝi por kompreni, renkonti, donaci. Iliaj okuloj havis la gracon ripozi en la rigardo de tiu Infano, en la gloro de Dio kiu rigardas la homojn kun korfavoro, kun amo tiom granda, ke li ne hezitis sindoni en sia Filo por la savo de la mondo. Ili komprenis, ke Dio metis sian grandecon kaj sian gloron, sian ĉiopovon, en tiun Infanon malgrandan, malfortan, kiu bezonas la homojn.
Samkiel la Reĝoj, ankaŭ ni estas ankoraŭ invitataj levi la kapon kaj senti nin rigardataj, amataj de Jesuo. Kredi, kun kuraĝo kaj fidoplena espero, ke la rigardo de Dio estas super ni, ĉiutage, kun lia korfavoro, kun lia mizerikordo, kun lia fido je la homaro, je ni kompatindaj homoj.
Kelkfoje ni sentas nin venkitaj de niaj malkapabloj, striktigitaj de niaj limoj, senkonfidaj kaj elrevigitaj, venkitaj, humiligitaj, kun malfortika fido, kun laca espero, konfuzitaj, tiom teruritaj ke ni ne scipovas eliri el niaj timoj renkonte al iu feliĉo, kiun ni ne rekonas, ĉar ĝi ne estas tia, kia ni ĝin imagas. “Ne timu!”: ankaŭ al ni hodiaŭ ĝin ripetas la anĝeloj anoncantaj la naskiĝon de la Savanto. Ne timu…



